Archive for Marto, 2008

Legendo

Mi ne sciis kion skribi, sed mi pensas ke oni devas skribi ion, se ne cxi tiu blogo sxajnos mortan, do mi metas belan legendon,  gxuu gxin!!

Legendo de la sentoj

 Rakontas la legendo ke foje ĉiuj la sentoj kaj la kvalitoj de la homoj koncentriĝis en iu loko de la tero. Kiam la euneco oscedis pro tria fojo, la frenezeco, kiel ĉiam tiom freneza, proponis:

- Ĉu ni ludos kaŝludon?

La intrigeco levis la vizaĝon intrigante, kaj la scivolemeco ne povis evitii kaj demandis:

- Kaŝludo, kio estas tio?

- Estas ludo – klarigi la frenezeco – en kiu, mi kovras miajn okulojn kaj mi komencas nombri ekde unu ĝis miliono, dum mi nombras, vi kaŝas, kaj kiam mi finis nombri, la unuan kiun mi trovis, estos la sekvanta serĉanto kiam mi finis trovi ĉiujn.

La entuziasmeco estis subtenita pro la eŭforieco. La gajeco saltis tiom ke konvinkis la dubecon, kaj eĉ la apatieco, kiu neniam interesiĝas pri io volis ludi. Sed ne ĉiuj volis partopreni. La vereco preferis ne kaŝis; pro kio? Se fine ĉiam oni trovas ĝin,  kaj la fiereco opiniis ke estis ludo tre stulteta (funde, ĝi estis ĝenita ĉar la ideo ne estis el ĝi), kaj la malkuraĝeco preferis ne riskiĝis…

Unu, du, tri, komencis nombri la frenezeco. La unua por kaŝi estis la malagemeco ke, kiel ĉiam, faliĝis post la unua ŝtono de la vojo. La fideco supreniri, kaj la envieco kaŝiĝi post la ombro de la triunfo, ke per mem peno sukcesis supreniri ĝis la pinto de alta arbo. La malavareco preskaŭ ne povis kaŝi, ajn lokn ke ĝi trovis ŝajnis belega por ĝian amikojn: ĝi trovis belan lagon, kaj ĝi pensis ke estis perfekta por la beleco! Kavo en arbo, perfekta por la honteco! Ĉu la flugo de papilo? Bona loko por la volupteco! Ĉu ventfrapo? Perfekta por la libereco! Tiel finis kaŝante en streko de suno, la egoismeco ektrovis lokon tre bona, aerumanta kaj komoda, kaj nur por se mem.

La mensongeco kaŝiĝis en la fundo de la maro (mensogo, vere kaŝiĝis malantaŭ la ĉielarko), kaj la pasio kaj la deziro en la centro de vulkanoj, la forgeseco…mi forfesis kie ĝi kasiĝis!… Sed sed tio ne estas grava.

Kiam la frenezeco kalkulis 999,999 la amo ne trovis ankoraŭ loko por kaŝiĝi, ĉio estis jam okupita, do, vidis rozujon kaj kormilde decidis kaŝiĝi inter la floroj. – miliono! Diris la frenezeco,kaj komenci serĉi. La unua trovita estis la malagemeco, nur al tri paŝajxoj de roko. Poste aŭdis la fidecon diskutante kun dio en la ĉielo pri la zoologio, kaj sentis vibri la pasion kaj la deziron en la vulkanoj.

Dum malzorgajxo trovis la enviecon kaj tiel povis dedukti kie estis la triunfo. Al egoismeco ne devis serĉi, ĝi sole foriris malesperanta de lia kaŝujo, kiu estis nesto de vespoj.

Pro tiom marŝi sentis soifon kaj kiam proksimiĝis lagon eltrovis la belecon. Kaj estis tre facile trovi la dubecon, ĝi estis sidita sur ĉirkaŭbarilo sen decidi ankoraŭ kie kaŝiĝi.

Tiel trovis ĉiuj: la talenton inter la freŝa herbo, la korpremecon en malluma kaverno, al mensogecon malantaŭ de la ĉielarko… (mensongo, ĝi estis vere en la fundo de la maro), kaj trovis ĝis la forgesemon, kiu forgesis ke estis ludante.

Sed nur la amon ne aperis. La frenezeco serĉis malantaŭ de ĉiuj arboj, sub ĉiu ribereto de la planedo, super la montoj kaj kiam estis pro jam ne serĉi, vidis rozujon kaj ĝiajn rozojn, prenis forkon kaj komencis movi la branĉojn, do, aŭdis doloran kriajxon. La dornoj vundis la okuloj de la amo, la frenzeco ne scias kion fari por senkulpigiĝi, ploris, petegis, pardonpetis, kaj ĝis promesis esti ĝian gvidanton.

    Ekde tiam, la amo estas blinda kaj la frenezo ĉiam akompanas ĝin. 

 

Marto 27, 2008 at 1:17 atm Komentu

Bonvenon, kara blog-leganto!

Mi estas Cristian, unu el la aŭtoroj de ĉi tiu blogo. Kiel Sara diris en la antaŭa afiŝo, ni klopodos fari ion por Esperanto ĉar simple ni amas ĝin.  Antaŭ ĉio pardonu, karaj samideanoj, niajn nedeziratajn erarojn; ni jam ne povas voki al ni komencantojn (persone mi esperantiĝis antaŭ du jaroj jam) tamen kiel verŝajne ĉiu scias: Esperanto facilas sed ne falas el la ĉielo.

Mia loĝurbo estas Neŭkeno en Argentino. Mi havas 25 jarojn kaj ne volas havi plu… pro tio ke miaj venontaj naskiĝtagoj mi transdonos ĉiun novjaron al Sara. Koran dankon, nia ĉarma aŭtorino. :)

Nu, ni volus scii ĉu iu trovis nian blogon aŭ ĉu ni skribas al ni mem. Estus bone ke almenaŭ unu lasu sian komenton por ke ni laboru plu (Joao bezonas multe da atento kaj voĉdono por skribi ion). Tial se vi hazarde trovis nian blogon, bv. komenti ĝin.

Marto 21, 2008 at 3:07 ptm 2 komentoj

La tri gekapeguloj

Ĉi tiu estas blogo pri… mmm… mmm… tio, kion povas pensi ajn kapegulo.

Ofte oni aŭdas diri, du kapoj pensas plibone ol unu, tio estas vero, sed ĉi tiu okazaĵo oni devis kunigi 3 kapojn por pensi tion ke pensus normala kapo, jes ni tri havas grandajn kapojn, sed ŝajnas ke iom malplenitaj, hahaha, (eble mi devus plori, sed mia malplenita kapo ne komprenas ke tio estas tro malbone), bone mi esperas ke ion bonan rezultu de ĉi tio.

Ni volus fari ion pri esperanto, ni nur povis pensi pri blogo.

Bone, nun io pri mi, mi estas Sara el Meksiko, mi aĝas 31 jarojn, mi parolas esperanton ekde antaŭ 4 jaroj kaj nune mi estas la nura esperantisto en mia urbo triste. Pri Cristian kaj Joao mi povas diri ke estas la plej frenezaj esperantistoj kiujn mi konas, ili ŝatas ridi kun mi (kvankam mi fojfoje pensas ke estas pri)  kaj diri aferojn, kiuj ruĝigas min, sed estas bonaj knaboj :)

Marto 18, 2008 at 9:25 ptm Komentu


Kalendaro

Marto 2008
L M M Ĵ V S D
    Apr »
 12
3456789
10111213141516
17181920212223
24252627282930
31  

Posts by Month

Posts by Category


Follow

Get every new post delivered to your Inbox.