Ĉio forgesita…
Aprilo 5, 2008 at 10:19 ptm borgesvive 1 komento

Hieraŭ matene mi ricevis belegan surprizon: mia kara kuzo venis hejmen por viziti nin kaj resti kelkajn tagojn.
La tago pasis pli kaj pli agrable. Ni parolis pri niaj aferoj kaj rememoris kunajn ŝercojn. Tamen kiam oni pensas ke nenio povus ombrigi nian feliĉon, jen io okazas…
Lia kono de esperanto (kiel lingvo kaj ceteraj aspektoj) estis tra mi. Pasintjare mi penis ĉiu tago por instrui al li per ĉia metodo (filmoj, libroj, lern-programoj) esperante inter ni fari ion por nia tre amata kaj ŝatata lingvo.
Ne, kara leganto, mi vekiĝis kaj la sonĝo tute malaperis. Realo povas esti kruela kaj eĉ tio, bedaŭrinde, oni lernas plej rapide en la vivo. Li forgesis ĉion, escepte de stultaĵoj kiel saluti aŭ adiaŭ al iu. Vere rimarki tion, preni konscion de tia kono, estis kvazaŭ kora bato.
Ĉu mi perdis mian tempon, mian laboron? Esti instruisto ne estas facila, eĉ povas esti suferiga. Ĉu eble mi ne bone starigis veran intereson? Nu, liaj respondoj pri tio estis ke la ne uzado de la lingvo faris ke li perdu ĝin kaj eventuale la intereso mem mortis.
Miaj pensoj pri la afero estas ke la plej grava laboro ke instruisto povas fari (krom instrui kaj apogi la gelernantoj) estas tio, ke ili sentu veran kunigon pere de precizaj elementoj ŝatataj de li. Tio rezultis bone al mi maniere ke mi tre amas la logikon de esperanto.
Kion vi pensas, kara leganto, pri la afero?
Entry filed under: General. Tags: ĉiutaga vivo.
1.
Sara | Aprilo 9, 2008 je 1:30 ptm
Cristian, mi pensas ke unu tago ne estas suficxe por memorigxi multajn esperantajn vortojn, do, ne ploru pri tio, pensu ke iuj ne trovas iun por montri nian belan lingvon. Salutoj kara, Cxu vi scias pri io Joao?