Archive for Junio, 2008
Finfine: Mia Prezentado
Kiel kutime mi ĉiam malrapidas. Ĉiuj skribis iomente pri si, do mi ankaŭ ŝatus skribi pri mi kaj pri miaj plej karaj geamikoj.
Mi nomiĝas João Paulo sed kutime miaj geamikoj nomigas min de João. Mi loĝas en Belo Horizonte, granda urbo el Brazilo.
Mia unua kontakto kun Esperanto estis antaŭ 1 jaro kaj 7 monatoj. Ekde tiu dato, mia vivo neniam pli estis la sama.
Mi povis koni novajn kulturojn kaj naskiĝis en mi novaj pensmanieroj.
Mi povas diri ke mi kreskis vere kiam mi eklernis Esperanton.

Pro tiuj motivoj, mi havis la oportunecon de koni tiujn du mirindajn personojn al kiuj mi povas sincere kaj ĝoje diri la vorton GEAMIKOJN. Kun ili, mi ne multe bezonas pro esti feliĉa, mi nur bezonas scii se ili estas bone. Ĉar iliaj doloroj, iliaj malĝojoj, iliaj venkoj kaj iliaj ĝojoj ankaŭ estas miaj. Kaj tio pli ol neniam kompletigis min kaj provis al mi ke ekzistaj amikecoj nedepende de landlimoj. Ĉar ni tri kune formas grandan familion kaj ver ela familio plej freneza kaj amuza tra la tuta mondo. Kaj kiel tutaj familioj ekzistas bataloj, bonaj momentoj kaj multaj ridetoj. Pro tio, miaj karaj legantoj, mi ŝatus profiti la okazon por danki al Esperanto pro helpi min esti kiu mi estas nun. Kaj mi pardonpetas pro la malfruo, sed en tiu momento, mi ŝatus skribi ion pli speciala.