Lernantoj troviĝas kie oni ne pensas
Julio 26, 2008 at 9:51 atm borgesvive Komentu
Interreto estas ja sendube granda. Ege granda.
Oni preskaŭ ĉiu tago faras geamikojn el pluraj landoj, aŭ eble nur konatoj. Por ni e-istoj, frue aŭ malfrue, ne eblas kaŝi nian emon por nia lingvo kaj estas vera ĝojo kiam la aŭskultanto aŭ leganto interesiĝas same ol ni por lerni ĝin; tamen estas fakto ke la plej parto de la ricevitaj respondoj rilatas al ne intereso.
Antaŭ ne longe mi komencis ludi interesan ret-ludon kiu nomiĝas eRepublik. Per simplaj vortoj, oni dirus pri ĝi ke rilatas nur al malmultaj aferoj: sufiĉas fari du mus-tuŝojn tage (por labori kaj trejni). Ja tio enuas! Bonvolu, sekvi legante.
Kial la ret-ludo havas tiom da ludantoj kaj eĉ iuj kiuj atendas inviton por eniri? Okazas ke ĝi enhavas la amuzon ekster de ĝia komuna loko: ĉe forumoj. Tie oni trovos verajn strategiajn fakulojn kiujn multe ŝatas pensi logike kaj scipovas du aŭ tri lingvoj… Ĉu tio iom rilatas al vi?
Jes, ankaŭ mi trovis kelkajn e-istojn tie. Pli malofta: argentinaj e-istoj.
Tuj post mi parolis pri nia amata lingvo, aro da ludantoj interesiĝis pri ĝi kaj komencis seriozan lernadon. Multege el ili neniam aŭdis pri e-o antaŭe.
Kiu ne povus esti feliĉa antaŭ tia intereso? Certe, mi ne estas la escepto. Ankaŭ estis grandega surprizo ricevi tian agon de preskaŭ ne konatoj al mi.
Konklude oni devas doni atenton pri kie oni serĉas novulojn aŭ novajn lernantojn.
Kontraŭ ĉio kiun oni povas pensi, la loko estas grava afero por kapti interesulojn.
Jen belega kaj ne forgesenda leciono!
Fine de miaj pensoj, karaj legantoj, mi pardonpetas laŭ la nomo de miaj kolegoj pro la longa foresto. La vivo ne haltas por neniu kaj iaj fojoj malfacilas ĝisdatigi nian blogon.
Agrablan kaj senstresan semajn-finon al ĉiuj! Ne forgesu komenti niajn notojn.
Entry filed under: General. Tags: erepublik, esperantistoj, Esperanto, lernantoj, pensoj.

Trackback this post | Subscribe to the comments via RSS Feed